Resumo

topFonologio

La uzata sistemo estas la latina alfabeto *, sen la literoj Q kaj X. Jen la literoj kaj ilia samvaloro en IFA (Internacia Fonetika Alfabeto):

IFA

Ĉiuj literoj estas prononcitaj kiel ili estas skribitaj, kaj skribitaj kiel ili estas prononcitaj (1 litero = 1 sono, 1 sono = 1 litero)

* Alia propono de alfabeto konkuras la latinan alfabeton: la alfare.

La akcento ĉiam estas sur la silabon kiu antaŭas la gramatikan finaĵon, do preskaŭ ĉiam la lasta silabo de la radiko.

Pliaj informoj

topSintakso

La permesitaj sintaksaj tipologioj estas SVO kaj OSV.

Mundezo uzas prepoziciojn, kaj la modifantaj elementoj (adjektivoj kaj adverboj) antaŭas la modifitajn elementojn.

Mundezo povas esti parolata per elipsoj. Tio volas diri ke oni povas forgesi frazajn elementojn se la konteksto estas klara.

Pliaj informoj

topGenro kaj nombro

– Mundezo ne malsamigas virajn nomojn kaj inajn nomojn, sed la genro povas esti precizigita per la prefiksoj ba- (vireco), ma- (ineco) kaj za- (neduuma sekso).

  • Ekzemplo: te = homo / bate = virhomo, homiĉo, viro / mate = homino, virino

– Pluraloj (multenombro) de substantivoj estas markataj, nedevige, kun la finaĵo -y.

– Adjektivoj (a-vortoj) kaj adverboj estas ĉiam nefleksieblaj.

topParolpartoj

En Mundezo, kiel en Esperanto, ĉiuj vortoj havas nefleksieblan radikalon, el kiu oni povas formi substantivon, verbon, adjektivon kaj adverbon (o-vorton, i-vorton, a-vorton kaj e-vorton).

Substantivoj finiĝas per -e, verboj per -i, adjektivoj per -a kaj adverboj per -o.

Ekzemplo kun “pel- (paroli)

pele: parolo
peli: paroli
pela: parola
pelo: parole

Pliaj informoj

topPronomoj

– La personaj pronomoj estas:

  • me (mi)
  • tu (vi -singulara)
  • lo (li, ŝi, ĝi)
  • noy (ni)
  • voy (vi -plurala)
  • ley (ili)

Ankaŭ estas la pronomo ane (oni -nedifinita pronomo).
Kompreneble eblas precizigi la genron aldonante la laŭan prefikson: malo = ŝi

– La adjektivoj kaj posedaj pronomoj formiĝas per aldono de la adjektiva finaĵo -a al pronomo: tua = (la) via(j)(n)

Pliaj informoj

topArtikoloj

Ne ekzistas artikolo. Tamen eblas indiki nedifinecon kun la adjektivo ya (iu), kiel eblas indiki difinecon uzante adjektivojn kiel tia (tiu).

Pliaj informoj

topTabel-vortoj

La Mundezo uzas efikan sistemon por krei korelativojn kaj aliajn vortetojn, inspiregita de la Esperanta tabel-vortoj.

Pliaj informoj

topKonjugacio

La verboj estas nefleksieblaj, sed la konjugacio eblas nedevige per adverboj:

Ankaŭ estas 3 adverboj kiuj ebligas precizigi la aspekton. Ili ĉiam lokiĝas tuj antaŭ la verbo:

  • jo: por inta ago (perfektiva aspekto)
  • so: por anta ago (daŭra aspekto)
  • vo: por onta ago (prospektiva aspekto)

La ordona modo (kvazaŭ volitivo) formiĝas per estigi la akcenton sur la lasta silabo, tiu de la verba finaĵo. Ĝi estas skribe indikata per dekstra korno sur la i.

Ekzemplo kun “pel- (paroli)

noy peli = Ni parolas
noy pretempo peli = Ni parolis
noy vo peli = Ni estas parolontaj
preo noy vo peli = Ni estis parolontaj
noy pelí = Ni parolu

Pliaj informoj

topFrazospecoj

topDemando

Por formi (rekta aŭ nerekta) demandon, oni aldonas “ki” (= ĉu) je la komenco aŭ la fino de la propozicio, aŭ oni uzas demandajn vortetojn (kiuj ankaŭ lokiĝas je komenco aŭ fino de la propozicio). Demandaj vortetoj eblas esti antaŭataj per prepozicio.

Ekzemploj:

ki lo nyami? / lo nyami ki? = Ĉu li manĝas?
ha, lo nyami = Jes, li mangâs.
ne, lo guli = Ne, li trinkas.
kias lo ne nyami? / lo ne nyami kias? = Kial li ne mangâs?
as lo ne gwiri = Ĉar li ne malsatas.
kie tu nyami? / tu nyami kie? = Kion vi manĝas? / Vi mangâs kion?
me nyami apole = Mi mangâs pomon.
kon kian tu nyami? / tu nyami kon kian? = Kun kiu vi manĝas? / Vi manĝas kun kiu?
me nyami kon mea basere = Mi manĝas kun mia frato.
me tsivoli ki lo nyami / me tsivoli, lo nyami ki = Mi demandas min, ĉu li manĝas.
me tsivoli kie lo nyami / me tsivoli (ti) lo nyami kie = Mi demandas min, kion li manĝas.

topNeo kaj aserto

Por nei frazon oni uzas la vorteton “ne” (ne).
ne neas tion, antaŭ kio ĝi staras, kaj nei la predikaton egalas al nei la tutan frazon. Por emfazi aserton de frazo, oni uzas la vorteton “ha” (jes, ja).

Ekzemplo

me ne kanti = Mi ne kantas
ne me kanti = Ne mi kantas
me ha kanti = Mi ja kantas
ha me kanti = Ja estas mi, kiu kantas

Pliaj informoj

topMorfologio

En la Mundeza, oni povas facile krei novajn vortojn kunmetante radikojn inter ili. La radiko estas la vorta parto, kiu antaŭas la gramatikan finaĵon. Ekzemple, la radiko de buke (libro) estas buk-, la -e estante la substantiva finaĵo.

La Mundezo estas kerno-lasta lingvo. Alivorte, la ĉefelemento (kiu donas la ĝeneralan signifon) malantaŭas la precizigan antaŭelementon (kiu precizigas la ĝeneralan signifon). Estas tiel por la fraza vortordo kiel por la vorta kunmetado.

Ekzemploj

El la radiko anar.e (grupo) kaj of.e (laboro), oni povas krei:

anarofe (anarof.e) = gruplaboro
ofanare (ofanar.e) = laborgrupo

Pliaj informoj

En la Mundezo, la vorta kunmetado ebligas krei multajn vortojn, sed preskaŭ ĉiuj vorteroj havas sencon estante izolitaj, do kvazaŭ eblas uzi la Mundezon kiel analiza lingvo.

Ekzemple, la eja vortero en (en, ej-…) povas utili kiel:

  • Eja prepozicio: en dome (al hejmo, hejme)
  • Verbo: eni (situi, troviĝi en)
  • Substantivo: ene (ejo, loko)
  • Eja sufikso: panene (panejo)
  • Eja relativa pronomo: premí en ayifi (premu kie doloras)
  • Eja vortero: kien, tien (kie, tie)

Eĉ la gramatikaj finaĵoj havas sencon estante izolitaj: