Morfologio

topMorfologia tipologio

La Mundezo estas aglutina lingvo, tial ke ĝi havas nefleksieblajn morfemojn, kiuj povas regule aglutiniĝi al radiko por formi vortojn.
Tamen, preskaŭ ĉiuj morfemoj eĉ havas sencon kiam ili estas izolitaj, tial kvazaŭe eblas uzi la Mundezon kiel analiza lingvo, se oni konsideras ke la gramatikaj finaĵoj estas parto de la radiko.

“Mia filo ege grandiĝas” :
mea ide gualtisi (Mia filo grandiĝegas) = ide a me guo isi alta (Filo de mi ege iĝas granda)

topKunmetado

En la Mundezo, oni povas facile krei novajn vortojn kunmetante radikojn inter ili. La radiko estas la vorta parto, kiu antaŭas la gramatikan finaĵon. Ekzemple, la radiko de buke (libro) estas buk-, la -e estante la substantiva finaĵo.

La Mundezo estas kerno-lasta lingvo. Alivorte, la ĉefelemento (kiu donas la ĝeneralan signifon) malantaŭas la precizigan antaŭelementon (kiu precizigas la ĝeneralan signifon). Estas tiel por la fraza vortordo kiel por la vorta kunmetado.

Ekzemploj

El la radiko anar.e (grupo) kaj of.e (laboro), oni povas krei:

anarofe (anarof.e) = gruplaboro
ofanare (ofanar.e) = laborgrupo

topAnaptikso

Eblas prononci svarabaktan (skribendan) ‑O‑ aū (neskribendan) /ə/ (ŝvao) se oni ne kapablas prononci konsonantan grupon, precipe pro leksika kunmetado; samkiel en Esperanto akvofalo. Ekzemple: demokrate (demokratio), sub/ə/bode (subgrundo)

La svarabakto estas nedeviga kaj do dependas de la malfacileco, kiun havas la parolanto por flue prononci la konsonantan grupon formita per la kunmetado de radikoj.

topAfiksoj

Jen listo de radikoj komune uzataj kiel afiksoj. La prefiksoj estas difinantoj, kaj la sufiksoj estas difinatoj (ĉefa radiko):

topPrefiksoj

Prefikso Signifo Ekzemplo
ba Vireco; vir- te (homo) ➜ bate (virhomo, homiĉo)
de Maleco; mal- fisa (facila) ➜ defisa (malfacila)
dis Diseco; dis- davi (doni) ➜ disdavi (disdoni)
dur Durativo; -ad- pele (parolo, diro) ➜ durpele (parolado)
eks Ekseco; eks- game (edzo) ➜ eksgame (eksedzo)
gam bo- pe (gepatro) ➜ gampe (bopatro)
gu Aŭgmentativa; -eg- bona (bona) ➜ gubona (bonega)
hu Pejorativo; -aĉ- wawe (hundo) ➜ huwawe (hundaĉo)
ko Reciprokeco, unu la alian; inter- peli (paroli) ➜ kopeli (konversacii, interparoli)
ma Ineco; -in- kwale (ĉevalo) ➜ makwale (ĉevalino)
nal Transeco; trans- iti (iri) ➜ naliti (transiri)
per Traeco; tra- iti (iri) ➜ periti (trairi)
pos Posteco, malantaŭeco; post- die (tago) ➜ posdie (morgaŭo, posta tago)
pre Antaŭeco, pra- die (tago) ➜ predio (hieraŭ)
re Reeco; re- yugi (ludi) ➜ reyugi (reludi)
ri opozicio, inverso; retro- iti (iri) ➜ riite (reveno, reiro, returniro)
sam Sameco meni (pensi, opinii) ➜ sammeni (konsenti, samopinii)
su Refleksivo; sin, mem morife (mortigo) ➜ sumorife (sinmortigo, memmortigo)
tci Diminutivo; -et- baste (bastono) ➜ tcibaste (bastoneto)
uper Pretereco; preter- iti (iri) ➜ uperiti (preteriri)
wan Miseco; mis- mentcese (kompreno) ➜ wanmentcese (miskompreno)
za Neduuma sekso te (homo) ➜ zate (kviro, neduuma homo, homipo)

topSufiksoj

Sufikso Signifo Ekzemplo
abl Kapablo, povo pagi (pagi) ➜ pagabla (solventa)
ad Maniero kitci (skribi) ➜ kitcade (skribmaniero)
ag Ago; -ado meni (pensi) ➜ menage (pensado)
an Persono, ulo, ano, isto partite (partio) ➜ partitane (partiano)
ar Kolektivo; -ar- obe (arbo) ➜ obare (arbaro)
arkan Estro; -estr- site (urbo) ➜ sitarkane (urbestro)
ebl Ebleco; -ebl- mentcesi (kompreni) ➜ mentcesebla (komprenebla)
en Lokativo; -ej- guli (trinki) ➜ gulene (drinkejo)
er Ujo, ingo;
planto el kiu devenas tia floro aŭ tia frukto
ace (cindro) ➜ acere (cindrujo)
es ekeco; ek-
ek + infinitivo
avi (havi) ➜ avesi (ekhavi, akiri)
et Eco amige (amiko) ➜ amigete (amikeco)
ey Aĵo nyami (manĝi) ➜ nyameye (manĝaĵo)
ibl Indeco, merito vermeni (kredi) ➜ vermenibla (kredinda)
id Ido myawe (kat) ➜ myawide (katido)
if Kaŭzativo; -ig- warma (varma) ➜ warmifi (varmigi)
il ilo yugi (ludi) ➜ yugile (ludilo)
ir Aparato; maŝino/td> fufe (blovo, vento) ➜ fufire (ventolilo)
is Malkaŭzativo; -iĝ- api (malfermi) ➜ apisi (malfermiĝi)
ism Ismo senarke (anarchie) ➜ senarkisme (anarĥiismo)
iv Emo; -em- fobi (timi) ➜ fobiva (timema)
om Kvanto luce (lumo) ➜ lucome (heleco)
os Tempo, momento nera (proksima) ➜ neroso (baldaŭ)
un Unueco; -er-, -on- cere (hararo) ➜ cerune (haro)
up Oblo ter (tri) ➜ terupe (trioblo)
us Plena nube (nubo) ➜ nubusa (nuboplena)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.