Frazospecoj

topDemando

Por formi (rekta aŭ nerekta) demandon, oni aldonas “ki” (= ĉu) je la komenco aū la fino de la propozicio, aŭ oni uzas demandajn vortetojn (kiuj ankaŭ lokiĝas je komenco aū fino de la propozicio). Demandaj vortetoj eblas esti antaŭataj per prepozicio.

Ekzemploj

ki lo nyami? / lo nyami ki? = Ĉu li manĝas?
ha, lo nyami = Jes, li mangâs.
ne, lo guli = Ne, li trinkas.
kias lo ne nyami? / lo ne nyami kias? = Kial li ne mangâs?
as lo ne gwiri = Ĉar li ne malsatas.
kie tu nyami? / tu nyami kie? = Kion vi manĝas? / Vi mangâs kion?
me nyami apole = Mi mangâs pomon.
kon kian tu nyami? / tu nyami kon kian? = Kun kiu vi manĝas? / Vi manĝas kun kiu?
me nyami kon mea basere = Mi manĝas kun mia frato.
me tsivoli ki lo nyami / me tsivoli, lo nyami ki = Mi demandas min, ĉu li manĝas.
me tsivoli kie lo nyami / me tsivoli (ti) lo nyami kie = Mi demandas min, kion li manĝas.

La vorto pri kiu fokusas la demando normale lokiĝas je la komenco de la propozicio, sed oni iafoje devas uzi relativan pronomon por ebligi la objekton antaŭi la subjekton, aŭ por fokusi la demandon pri ĝi, aŭ por ne havi ambiguecon.

Ekzemploj

ki lo predio pravesi tie? / lo predio pravesi tie ki? = Ĉu li aĉetis tion hieraŭ?
ki predio lo pravesi tie? / predio lo pravesi tie ki? = Ĉu estas hieraŭ, ke li aĉetis tion?
ki tie ke lo predio pravesi? / tie ke lo predio pravesi ki? = Ĉu estas tio, kion li aĉetis hieraŭ?
ki lo ke predio pravesi tie? / lo ke predio pravesi tie ki? = Ĉu estas li, kiu aĉetis tion hieraŭ?

La demanda partikulo ki ankaŭ uziĝas por reciproka demando, aŭ nur por koncernigi la antaŭan demandon pri nova temo. Oni do povas traduki ĝin per “kaj” en iuj kazoj.

Ekzemploj

me bono seti, ki tu? / me bono seti, tu ki? = Mi fartas bone, kaj vi?
kio tua mape seti? ki tua bape? / tua mape seti kio? tua bape ki? = Kiel via patrino fartas? Kaj via patro?

topNeo kaj aserto

Por nei frazon oni uzas la vorteton “ne” (ne).
ne neas tion, antaŭ kio ĝi staras, kaj nei la predikaton egalas al nei la tutan frazon. Por emfazi aserton de frazo, oni uzas la vorteton “ha” (jes, ja).

Ekzemplo

me ne kanti = Mi ne kantas
ne me kanti = Ne mi kantas
me ha kanti = Mi ja kantas
ha me kanti = Ja estas mi, kiu kantas

Rimarko:

Por eviti la konfuzo inter “ne, mi kantas” et “ne mi kantas / ne estas mi, kiu kantas”, oni markas paŭzon je la unua kazo (ne, me kanti), kaj oni akcentigas la “ne” je la dua kazo. Same por la asento.

Por la negacio, ankaŭ eblas uzi la neajn tabel-vortojn, kiuj komencas je ney- (= neni-). Cetere, samkiel en Esperanto, la uzado de duobla negacio igas la frazon pozitiva.

Ekzemploj

me ne ami = Mi ne ŝatas
me ami neyan = mi ŝatas neniun
me ne ami neyan = mi ne ŝatas neniun (= Estas homoj, kiujn mi ŝatas)

top(Demando)neo

Por respondi al nea frazo (aŭ al demandonea frazo), oni konfirmas (ha) aŭ malkonfirmas (ne) tion, kio estis dirita.

Ekzemplo

me ne dumi = Mi ne estas stultaha = Jes ja, efektive (oni konfirmas tion, kio estis dirita)
me ne dumi = Mi ne estas stultane = Jes ja, vi ja estas (oni malkonfirmas tion, kio estis dirita)

ki tu ne jo nyami? = Ĉu vi ankoraŭ ne manĝis?ha = Ne, efektive (oni konfirmas tion, kio estis dirita)
ki tu ne jo nyami? = Ĉu vi ankoraŭ ne manĝis?ne = Jes ja, mi jam manĝis (oni malkonfirmas tion, kio estis dirita)

topEkkrio

La ekkria frazo iomete similas al la jesa frazo, krom ke la adverbo ha uziĝas por emfazi la parton de la diro, pri kio oni ekkrias.

Ekzemploj

lo bono kanti = Ŝi kantas bone
lo ha bono kanti! = Kiel bone ŝi kantas!
bela bate = Bela viro
ha bela bate! = Kiel/Kia bela viro!

topKridemando

La kridemanda frazo esprimas la miron en formo de retorika demando.
Tiu frazo estas nur markata per demanda intonacio (altigante la tonon sur la lasta silabo).

Ekzemploj

tu duro ne fini!? = Vi ankoraŭ ne finis!?
lo jo peli kie!? = Li diris KION!?
tu idinavi!? = Vi estas graveda!?
tu nomifi tie kapele!? = Vi nomas tion kapo!?

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.